Je
la 17-a de septembro la 10-a Pekina Internacia Ekspozicio de Aerveturado
inaugurighis en la China Internacia Ekspozicia Centro. 158 aerkompanioj
el 21 landoj kaj regionoj alighis al la ekspozicio.
Multaj
famaj alilandaj aviadaj entreprenoj partoprenas en la ekspozicio,
inkluzive de fabrikoj de aviadiloj Boeing, Airbus, Bombardier Aerospaco
kaj fabrikoj de aermotoroj GE kaj Rolls-Royce. En la ekspozicio
estas multaj civilaj aviadiloj, militaj helikopteroj kaj diversaj
modeloj de aermotoroj, ankau 7E7 de Boeing, A380, la plej granda
civila aviadilo en la mondo, ARJ-21 de la China Aer-industria Kompanio
kaj Xiaolong FC-1 jhus farita de Chinio.
|