Lastatempe
la Ghenerala Mediprotekta Administracio de Chinio sankciis konstruon
de nova Centro de Prevento kaj Superrego de Malsanoj de Chinio en
antauurbo de Pekino, kiun oni investos 1.52 miliardojn da juanoj.
La nova centro unuigos 11 rilatajn institutojn pri infekta malsano,
kiuj dise lokighas en la urboparto de Pekino. Tio celas rearanghi
la fortojn de esplorado, ekzamenado kaj preventado de infektaj malsanoj
kaj kronikaj neinfektaj malsanoj kaj altigi la kapablon preventi
atakon de biologiaj kaj biokemiaj terurismaj agadoj. La nova centro
okupos 55 hektarojn da tero kaj finkonstruighos en 2007. La softvaraj
kaj hardvaraj instalajhoj de la nova centro havos internacian normon.
|