En
la 17-a de septembro la 58-a Ghenerala Asembleo de UN faris decidon
rifuzi la tiel nomatan "reprezentantecon de Taiwan en UN"
elmetitan de Gambio kaj aliaj kelkaj landoj.
La decido estas deklarita de Julian R. Hunte, prezidanto de la nuna
Ghenerala Asembleo de UN. Wang Guangya, reprezentanto de Chinio
al UN, diris en la 58-a Ghenerala Asembleo de UN okazinta en la
17-a de septembro, ke kelkaj landoj refoje elmetis la tiel nomatan
"reprezentanteco de Taiwan en UN", tio tute malobservas
la principon de la charto de UN. Tio ankau estas provoko kontrau
la principo de unu Chinio. La china registaro forte kondamnas la
intervenon en la internajn aferojn de Chinio. Li reasertis: "Nur
unu Chinio trovighas en la mondo. Taiwan kaj la cheftero formas
Chinion, kaj la suvereneco kaj teritoria integreco de Chinio estas
ne permesataj dividighi."
Wang diris ankau, ke Chinio klopodos antauenpushi pacan solvon de
la problemo de Taiwan surbaze de principo de unu Chinio.
|