Antau
nelonge establighis la unua china scienca kaj norma sistemo de specimena
esplorado pri entreprenoj. Tio markas, ke la specimena esplorado
pri entreprenoj suriris normalan vojon en Chinio.
La sistemo estis farita de la ghenerala tachmento pri entrepreno-esplorado
sub la Shtata Statistika Administracio de Chinio kaj la Azia Disvolva
Banko en kunlaboro. En la lastaj 20 jaroj aperis multe da mezgrandaj
kaj malgrandaj entreprenoj de malsamaj ekonomiaj posedantecoj, tial
la tradicia esplor-metodo ne adaptighas al la bezono. Kompare kun
la chioampleksaj statistikaj etatoj la specimena esplorado ampleksas
pli da sferoj kaj la de ghi kolektitaj informoj estas pli fidindaj
kaj plie tio multe malgrandigas la elspezon. La establigho de la
sistemo en Chinio ludos gravan rolon por specimena projektado, praktikado
de la esplorado kaj traktado de la donitajhoj kaj analizado. Kaj
krom tio ghi povas komplete kaj ghuste reflekti la gheneralan staton
kaj disvolvighon de la nacia ekonomio.
|