Long
Yongtu, ghenerala sekretario de la Azia Forumo de Bo'ao, diris en
la 21-a de septembro, ke estas konfirmite, ke pli ol 1000 delegitoj
el politikaj, entreprenaj kaj akademiaj rondoj kaj amaskomunikiloj,
inkluzive 8 shtatajn kaj regionajn gvidantojn de Azio partoprenos
la jarkunvenon de la Azia Forumo de Bo'ao okazonta en Hainan, Chinio,
en la 2-a kaj 3-a de novembro.
La 8 shtataj kaj regionaj gvidantoj estas Wen Jiabao, china chefministro,
Musharraf, prezidanto de Pakistano, Nazarbajev, prezidanto de Kazahhstano,
Rakhmonov, prezidanto de Taghikistano, Nijazov, prezidanto de Turkmenistano,
Goh Chok Tong, chefministro de Singapuro, Tung Chee Hwa, chefo de
la Speciala Administra Regiono de Hongkong, Chinio, kaj Edmund Ho
Hau-wah, chefo de la Speciala Administra Regiono de Makao, Chinio.
Long Yongtu diris: "Kun la temo 'Ghui profiton de aziaj landoj,
kunlabori por akceli disvolvighon', la forumo prenas kiel celon
starigi ponton de intershangho por shtataj organoj, komerca kaj
akademia kampoj. En la forumo oni ankau diskutos kaj intershanghos
opiniojn pri ekonomia perspektivo, regiona kunlaboro, internacia
ekonomia stato kaj ekonomia kunlaboro de aziaj landoj kaj biologia
teknologio".
Chi-foje la jarkunveno inkluzivas 10 fakajn kunvenojn kaj kelkaj
temaj kunvenoj, en kiuj famuloj faros prelegojn.
|