Unua-pagho >> Aktualajhoj


China ministro de eksteraj aferoj vizitis Annan kaj transdonis al li leteron de la china prezidanto

    La 25-an de septembro Li Zhaoxing, china ministro de eksteraj aferoj, vizitis Kofi Annan en la Ghenerala Oficejo de UN en Nov-Jorko kaj transdonis al li la leteron de Hu Jintao, china prezidanto.

     En sia letero Hu emfazis, ke la nuna mondo bezonas fortan UN. Estiel konstanta membro de la Konsilio de Sekureco de UN, Chinio same kiel antaue subtenos, ke UN ludu gravan rolon en la internaciaj aferoj, kaj defendos ghian autoritatecon.

     Hu diris ankau, ke en la nova situacio UN devas daure esplori pri novaj penslinioj kaj novaj metodoj por solvi la problemojn pri paco kaj disvolvigho, por ke la 21-a jarcento estu periodo, kiam chiuj povas disvolvighi. Li diris, ke nur la internacia kunlaboro kaj plurflanka vojo estos efikaj kontrau la chiam kreskantaj tutmondaj defioj.

     Annan esprimis dankon al Chinio pro ties longdaura subteno al UN kaj alte taksis la konstruecan rolon de Chinio en solvo de mondaj aferoj kaj precipe en realigo de la miljara celo de UN por disvolvigho. Li gratulis, ke Chinio sukcese bremsis SARS, kaj laudis ghian kontribuon al la tutmonda prevento kaj kuraco de aideso.