La
26-an de septembro fondighis en Shanhajo la Polus-esplora Instituto
de Chinio.
Ghia
antaua establo naskighis en 1989. Ghi estis la unika institucio
destinita por scienca esplorado pri la polusoj kaj poste farighis
centro de esplorado pri la polusaj sciencoj, centro de la polusaj
informoj kaj bazo por esplorado kaj provianta garantio al la polusa
esplorado. Ghi esploris la atmosferon, glaci-riverojn, ekologion
kaj marojn de la polusaj regionoj, kun laboratorioj pri la tieaj
polusa lumo, jonosfero, kreskajhoj kaj neghglacio. Ghi faris 40
scienc-esplorajn projektojn kaj vastan kunlaboron kaj intershanghon
kun Japanio, Korea Respubliko kaj Australio.
La nove fondita instituto zorgos la laborojn de la chinaj antarktaj
stacioj Granda Muro kaj Sun Jatsen kaj polus-esplora shipo Xuelong
kaj faros chioampleksan esploradon pri la polusaj regionoj, levos
ilian esploran kapablon kaj establos bazon de postfronta servo en
Shanhajo, konstruos dokon speciale por Xuelong kaj la Chinan Muzeon
pri Polusoj, kaj faros sintezan rekonstruon kaj ekspansiigon de
la laboratorioj de la stacioj Granda Muzo kaj Sun Jatsen kaj shipo
Xuelong, por ke ili funkciu kiel bazo de la postfronta servo al
la polusa esplorado kaj shtata centro pri la polusaj informoj kaj
polusa esplorado.
|