Antau
nelonge respondeculo de la Shtata Oceanografia Administracio de
Chinio diris, ke la unua china oceanografia satelito Haiyang n-ro
1 lanchighis la 15-an de majo, 2002. Post sia mezurado kaj esplorado
sur la orbito la satelito transdonighis septembre de la sama jaro
al la oceanografia administracio por uzado. De tiam ghi faris observadon
al chiuj maroj de la mondo 1338 fojojn, el kiuj 922 fojojn al la
chinaj maroj kaj tero. La de ghi resenditaj donitajhoj nun estas
uzataj en la ekonomia konstruado de Chinio.
En la pasinta unu jaro ghi rondiris stabile. Oni jam ricevis aron
da telesensitaj bildoj pri la koloroj de Bohai-maro, la Flava Maro,
la Orienta kaj Suda Chinaj Maroj, la Japana Maro kaj chiuj oceanoj
inkl. de tiuj de Arkto kaj Antarkto. Ghi plurfoje informis pri la
trajtoj de la maraj katastrofoj en la chemaraj regionoj de Chinio,
inkl. de la plurfojaj katastrofoj de rughaj tajdoj.
La oceanografia administracio jam envicigis ghin en la tridimensia
monitora sistemo pri la mara medio. La de ghi kolektitaj informoj
funkcias kiel bazo de leghoplenumado kaj ludas gravan rolon en prognozo
de la mara medio. La materialoj pri la akvaj koloroj kaj temperaturo
de la maraj fishejoj de tinusoj en Atlantiko kaj tiuj de trachuroj
(Trachurus japonicus) en suda Pacifiko ja estis kolektitaj
de la satelito. Tio estas la unika rimedo por Chinio posedi fishejajn
informojn ekster la lando. La resenditaj donitajhoj pri glaciaj
tegajhoj de Antarkto kaj Arkto ludas gravan rolon por koncerna esplorado.
|