En
la 6-a de oktobro la Jaro de China Kulturo inaugurighis en Parizo.
Hu Jintao, prezidanto de Chinio, kaj Chirac, prezidanto de Francio,
skribis leteron por gratuli la malferman ceremonion.
Hu Jintao diris en sia letero, ke en longa historio la china kaj
franca popoloj respektive kreis la kolorrichajn kulturojn chinan
kaj francan. Tio ankau estas la kontribuo por la homa civilizacio.
Chinio kaj Francio situas che la orienta kaj okcidenta ekstremoj
de la azia-europa kontinento, kaj delonge la du popoloj faras kulturan
intershanghon, kiu estas utila por la kultura kreivo.
Chirac diris en la letero: "El la antikvaj bronzajhoj, delikataj
pentrajhoj de Song-dinastio kaj moderna kulturo, el la tradicia
vestoj kaj ornamoj de chinaj nacimalplimultoj kaj moderna kostumo
de metropolo Shanhajo ni legis la hodiauan Chinion, la eternan Chinion.
Mi kredas, ke francoj respondos al la klopodo de la du landoj por
garantii la sukceson de la Jaro de China Kulturo."
La Jaro de China Kulturo, kiu dauros de oktobro 2003 ghis junio
2004, estas parto de la Jaro de China kaj Franca Kulturoj. En la
jaroj 1999 kaj 2000 la tiama china prezidanto Jiang Zemin kaj la
franca prezidanto Chirac en intervizito decidis okazigi la Jaron
de China kaj Franca Kulturoj. De la autuno de la jaro 2004 ghis
junio de la jaro 2005 Francio okazigos la Jaron de Franca Kulturo
en Chinio.
|