Unua-pagho >> Aktualajhoj


Kosmoshipo Shenzhou-4 lanchita

    Frumatene de la 30-a de decembro Chinio sukcese lanchis senhoman kosmoshipon Shenzhou-4, ke ghi eniris en la difinitan orbiton, kio metis bazon por lancho de homporta kosmoshipo.

    La kosmoshipo estis lanchita per la transporta raketo Changzheng II F. Ekde oktobro de 1996 Chinio jam 27-foje sukcese lanchis kosmoshipojn, kio montras, ke la sekureco kaj fidindeco de la raketo jam havas avangardan nivelon de la mondo. La chi-foja lancho estas plenampleksa senhoma kontrolo pri sistemoj de mezurado kaj telekomunikado, kosmoshipo kaj raketo, raketlanchejo, chef- kaj vic-surterighejoj, surtera kaj surmara savado de kosmonautoj.