Lastatage
Junichiro Koizumi, chefministro de Japanio, diris, ke li vizitos
Yasukuni Shrine, kie estas honorataj A-klasaj krimuloj de la 2-a
Mondmilito. Pro tio Zhang Qiyue, proparolantino de la China Ministerio
de Eksteraj Aferoj, diris en la 12-a de oktobro, ke konfesi kaj
bone trakti historiajn problemojn estas grava politika bazo de china-japanaj
rilatoj.
Zhang Qiyue diris, ke Chinio ne komprenas la parolon de la japana
chefministro en la disvolvighanta periodo de china-japanaj rilatoj.
Shi esperis, ke Japanio konos la sentivecon de la problemo Yasukuni
Shrine, tenos la principojn de 3 gravaj politikaj dokumentoj inkluzive
la China-Japanan Komunan Deklaron kaj persistos "preni la historion
kiel la spegulon kaj vizaghi al la estonteco". Shi esperis
ankau, ke Japanio anstatau damaghi la senton de la china popolo
antauenpushos la disvolvighon de la rilatoj de la du landoj.
China chefministro Wen Jiabao diris en la interparolo kun la gvidantoj
de Japanio dum 10+3 kunveno en Bali, Indonezio, ke shlosilo de disvolvigho
de china-japanaj rilatoj estas ghuste koni kaj trakti la historion,
kaj por disvolvi la rilatojn inter la du landoj estas necese teni
la principojn de 3 gravaj politikaj dokumentoj inkluzive la China-Japanan
Komunan Deklaron kaj persisti "preni la historion kiel la spegulon
kaj vizaghi al la estonteco".
|