La
18-an de junio malfermighis en antauurbo de Tianjin de Chinio la
Tianjin-a Tropika Botanika Ghardeno, la plej granda en Azio.
La konstruado de la ghardeno dauris de oktobro de 2001 ghis la 1-a
de majo de 2003 kaj la investo estis 260 milionoj da juanoj (1 usona
dolaro egalas 8.3 juanojn). La ghardeno okupas 40 mil kvadratajn
metrojn da tero kaj kolektas pli ol 3 mil specojn da plantoj de
tropiko, tropika pluvarbaro, subtropiko kaj dezerto. La ghardeno
konsistas el 4 haloj respektive por sinteza servado, eksponado de
floroj, sciencpopularigo kaj tropika pluvarbaro.
|