Unua-pagho >> Aktualajhoj


MSO kontentas pri la sekureco de kuracado de la china kaj okcidenta medicinoj

    En la 13-a de oktobro la Monda San-Organizo (MSO) montras grandan kontenton pri la sekureco de kuracado de la china kaj okcidenta medicinoj. Fakte Chinio jam kuracis 60% da SARS-suferantoj per tiu kuracado.

     Oficisto de MSO diris: "La fakto montras, ke la tradicia china medicino ne havas gravan flank-efikon. Ni kontentas pri la sekureco de la tradicia china medicino, ni rekomendas kontinuan esploradon kaj studadon de la chinmedicina kuracado, char ghi havas latentan efikon.

     La oficisto diris, ke kuracado de la china kaj okcidenta medicinoj povas redukti lacecon kaj anhelon de malsanuloj kaj mildigi la flank-efikon de hormonoj en kuracado, samtempe tia kuracado ankau utilas al sorbo de pulm-inflamo. La rezulto de studado montras, ke en la sama situacio de suferantoj, nome suferantoj kun la sama malsano kaj kun la sama agho, la nombro de mortintoj, kiuj akceptis kuracadon per la china kaj okcidenta medicinoj, estas malpli granda ol tiu, kiu akceptis nur la okcidentmedicinan kuracadon. Kaj krome la kuracistoj prenintaj medikamenton ne suferas SARS.

     Pro la bona efiko de kuracado la china kaj okcidenta medicinoj, specialistoj esperas, ke la registaro enmetos la tradician chinan kuracadon en la klinik-savan sistemon kontrau neatendita malsano.