De
la 11-a ghis la 14-a de oktobro de 2003 okazis en Pekino la 3-a
Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio
de Chinio (KPCh).
La sesio auskultis kaj diskutis la laborraporton faritan de Hu Jintao
komisiita de la Politika Buroo de CK de KPCh, ekzamenis kaj aprobis
2 dokumentojn - Decido de CK de KPCh por perfektigi la sistemon
de socialisma merkata ekonomio kaj Propono de CK de KPCh pri revizio
de parto de la konstitucio. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta
Komitato de la China Popola Kongreso, kaj Wen Jiabao, chefministro
de la Shtata Konsilantaro de Chinio, faris klarigon pri la du dokumentoj.
La sesio kontentis pri la laboro de la Politika Buroo ekde la 1-a
Plena Sesio de la 16-a CK de KPCh kaj alte taksis la grandan progreson
de la ekonomia reformado post la 14-a Tutlanda Kongreso de KPCh,
kiu difinis la celon komenci merkat-ekonomian reformadon.
La
sesio emfazis la taskon plibonigi la sistemon de socialisma merkata
ekonomio, nome plibonigi la ekonomian sistemon sur la bazo kun publika
posedanteco kiel la chefa kaj aliaj posedantecoj kiel aldono, starigi
sistemon utilan por shanghi la antauan dualan ekonomian strukturon
de la urboj kaj kamparo kaj starigi sistemon de harmonia disvolvo,
starigi malferman kaj bonordan merkatan sistemon kaj perfektigi
la sistemojn de makroskopa reguligo, administrado kaj ekonomia legho,
plifortigi la sistemojn pri enoficigho, enspezo kaj socia asekuro
kaj starigi sistemon de daura disvolvo de ekonomia socio.
|