Unua-pagho >> Aktualajhoj


Memorkunveno por la 240-a datreveno de forpaso de Cao Xueqin

    Lastatempe okazis en Pekino memorkunveno por la 240-a datreveno de forpaso de Cao Xueqin, granda verkisto kaj autoro de la china klasika romano "Rughdoma Songho", kune organizita de la China Instituto pri Artoj, la Pekina Asocio por Kultura Intershangho kun Aliaj Landoj, la Informa Oficejo de la Pekina Popola Registaro kaj la China Instituto pri "Rughdoma Songho". La memorkunvenon cheestis pli ol 100 personoj, inter kiuj estis s-ro Cai Fuchao, estro de la Propaganda Departemento de la Pekina Popola Registaro, s-ro Feng Qiyong, fama studanto pri "Rughdoma Songho", kaj alilandaj studantoj.

    La memorkunvenon prezidis s-ro Zhang Qingshan, vicprezidanto de la China Instituto pri Artoj. S-ro Tang Dasheng, respondeculo de Xuanwu-distrikto, faris paroladon. Post tio sekvis disdono de premio al tiuj, kiuj tradukis "Rughdoman Songhon" en aliajn lingvojn. Che la fino de la memorkunveno s-ro Cai Fuchao donis gratulvortojn en la nomo de la Pekina Popola Registaro kaj kore dankis la fremdlandajn fakulojn, kiuj enirigis "Rughdoman Songhon" en la mondon.

(Niu Xueqin)