Je
la 9-a de la 15-a de oktobro Chinio sukcese lanchis sian unuan homportan
kosmoshipon Shenzhou-5, projektitan kaj faritan de Chinio mem. La
kosmoshipo kun 1 kosmonauto estis lanchita per transporta raketo
Changzheng 2-F. Ghi ghuste enflugis la difinitan orbiton. Ghis la
13-a de tiu tago la kosmoshipo jam 3-foje chirkauflugis la teron.
Yang Liwei, 38-jara, kosmonauto de la kosmoshipo Shenzhou-5, estis
trejnita de Chinio. Li estis elstara piloto de batalaviadilo kaj
pilotis pli ol 1350 horojn. En la jaro 1998 li estis elektita kiel
kosmonauto. Lau la plano la kosmoshipo chirkauflugos la teron 14
fojojn kaj surterighos en la centra parto de Interna Mongolio.
La sukceso faris Chinion la 3-a lando, kiu kapablas lanchi homportan
kosmoshipon.
|