Unua-pagho >> Aktualajhoj


Konferenco de membroj de la Triamonda
Akademio de Sciencoj en Pekino

    Solene inaugurighis en Pekino posttagmeze de la 16-a de oktobro la 14-a konferenco de membroj de la Triamonda Akademio de Sciencoj, ghia 9-a simpozio, kunveno memore al la 20-jarigho de la akademio kaj la 8-a konferenco pri retoj de la akademio. China prezidanto Hu Jintao cheestis la inauguron kaj donis salutvortojn.

    La china prezidanto laudis, ke la Triamonda Akademio de Sciencoj iris gloran vojon en la pasintaj 20 jaroj kaj faris elstarajn kontribuojn por progreso de la sciencoj kaj tekniko de la tuta mondo. Li deziris pli grandajn fruktojn kaj brilan perspektivon al la akademio. Li emfazis, ke la sciencoj, tekniko kaj civilizacio estis kune kreitaj de la diverslandaj popoloj kaj montras la homan kreivecon. Ili estas ankau kristaligho de la sagho de chiuj popoloj kaj ilia kultura intershangho. Historio pruvis, ke intensa intershangho de la diversaj civilizacioj utilas al la homa kreiveco kaj progreso de la sciencoj kaj tekniko de la tuta mondo. Nun en la epoko, kiam rapide disvolvighas la informadiko kaj tekniko, la homa komunikado farighis aparte vasta kaj vigla, tial oni devas intensigi la intershanghon kaj kunlaboron en la sfero de sciencoj kaj tekniko por la monda vigleco kaj popola felicho.

    Li diris, ke en la pasinteco dank' al sia penema laboro la disvolvighantaj landoj akiris rimarkindajn sukcesojn en sciencoj kaj tekniko, tamen pro historiaj kauzoj la ekonomia kaj kultura nivelo de la disvolvighantaj landoj estas multe malpli alta ol tiu de la evoluintaj landoj, tial la disvolvighantaj landoj devas energie postkuri la evoluintajn, diligente lerni de ili kaj fari chion eblan por disvolvigho de siaj sciencoj kaj tekniko.

     Li diris ankau, ke sciencoj kaj tekniko estas komuna richajho de la homaro, tial la scienc-teknikaj fruktoj kreitaj de la diverslandaj popoloj devas esti utiligataj por felicho de la tuta homaro. Char la evoluintaj landoj havas kompare altan nivelon de sciencoj kaj tekniko, tial ili devas multe subteni la disvolvighantajn landojn. Siaflanke ankau la disvolvighantaj landoj devas aktive partopreni internaciajn konkurencon kaj kunlaboron en la sfero de sciencoj kaj tekniko, rapide disvolvi siajn sciencojn kaj teknikon, potencigi sin kaj krei kondichojn por pli efike utiligi la progresajn fruktojn sciencajn kaj teknikajn.