La
15-an de oktobro Chinio sukcese lanchis homoportan kosmoshipon Shenzhou-5
kaj multaj landoj gratulis Chinion, sed de la 18-a ghis la 19-a
horo kaj 45 minutoj de la sama tago la herezo Falungong per kontrauleghaj
signaloj refoje faris atakon al Sino-satelito, kaj per tio ghi jhamis
la normalan elsendon de CCTV kaj iuj lokaj TV-stacioj, kio serioze
malhelpis la rigardantojn televidi la lanchon de la kosmoshipo.
Oni faris ekzamenon kaj konkludis, ke la kontrauleghaj signaloj
devenis de Taiwan, Chinio.
Trovinte
tion, koncernaj departementoj de Chinio alprenis kategoriajn rimedojn
kaj forigis la kontrauleghan jhamon de la herezo Falungong en nur
18 minutoj kaj 44 sekundoj.
Tio
ja ne estas la unuafoja. Junie, septembre kaj novembre de 2002 kaj
la 7-an de oktobro de 2003 la herezo Falungong per kontrauleghaj
signaloj atakis la chinan sateliton por malhelpi CCTV, la Centran
Edukan TV-stacion kaj iujn lokajn TV-staciojn en ilia elsendo. Teknika
ekzameno montris, ke tiuj jhamaj signaloj senescepte devenis de
Taiwan, Chinio.
|