Unua-pagho >> Aktualajhoj


La 15-a sesio de la Monda Turisma Organizo en Pekino

    Je la 19-a de oktobro la 15-a sesio de la Monda Turisma Organizo inaugurighis en Pekino. Wen Jiabao, chefministro de Chinio, salutis turismajn ministrojn kaj reprezentantojn el pli ol 100 landoj kaj faris gratulon al la sesio.

    Wen Jiabao diris, ke turismo povas richigi konon kaj fortigi korpon. Chinio estas antikva civilizita lando, kiu havas 56 naciojn kaj 29 vidindejojn enlistigitajn kiel mondaj kulturaj kaj naturaj heredajhoj. La reformado antauenpushas la ekonomion de Chinio kaj shanghis la aspekton de la urboj kaj kamparo. La antikva kulturo kaj la moderna vigleco harmonie fandighis, tio estas avantagho por disvolvi turismon.

    Gvidanto de la Turisma Buroo de Svisio diris: "Kaj en Chinio kaj en Svisio la faktoj montras, ke turismo estas frukto de reformado. En la nuna mondo, en kiu la fikcia spaco pli kaj pli disvastighas, oni bezonas kontaktighi kun la naturo kaj aliaj homoj. Ni alvenis al Pekino ne nur pro tio, ke turismo estas unu el la vivfontoj de civila aviado, hoteloj kaj trafiko, sed ankau pro tio, ke turismo povas akceli la pacon de la homaro."

    "Ni kolektighis en Pekino, kio montras ke la homaro povas venki la naturajn katastrofojn, " diris speciala konsilanto de la Kanada Turisma Komitato: "SARS-epidemio okazinta en la printempo chi-jare influis turismon preskau de la tuta mondo. Kiam la epidemio furiozis en Chinio, oni timis, ke chi tiu sesio ne povos ghustatempe okazi en Pekino. Nun la urbo fieranta pri la Granda Muro atestis, ke la homaro kapablas konstrui grandan muron kontrau la naturaj katastrofoj."