La
20-an de oktobro la 11-a neoficiala konferenco de la gvidantoj de
membroj de APEK malfermighis en Bankoko, chefurbo de Tajlando. La
gvidantoj de membroj de APEK diskutos chefe pri procezo de la plurflanka
komerca traktado de la Monda Komerca Organizo, firmigo de la ekonomi-teknika
kunlaboro en la Azi-Pacifika Regiono, komerca kaj investa libereco,
kontrauterora kunlaboro k.a.
APEK
estas grava forumo pri ekonomia kunlaboro de la Azi-Pacifika Regiono
kaj grava ligilo de la du bordoj de Pacifiko. La neoficiala konferenco
de la gvidantoj de ghiaj membroj estas supera kunveno de tiu organizo.
Ghi okazas chiujare en sia membrolando. Ghi estas ankau ejo, kie
la gvidantoj de ghiaj membroj faras fiksitan renkontighon kaj profundan
diskuton pri la gravaj problemoj rilataj la regionon kaj la tutan
terglobon.
La
chi-fojan konferencon cheestis la gvidantoj de ghiaj 21 membrolandoj,
inkl. Hu Jintao, George W. Bush kaj Vladimir Putin.
China
prezidanto Hu Jintao faris paroladon en la konferenco. Li diris,
ke la membroj de APEK devas konfidi sin reciproke, teni stabilecon
de la Azi-Pacifika Regiono, alpreni efikajn rimedojn por soci-ekonomia
disvolvigho, malfermi sian merkaton al aliaj landoj kaj perfektigi
la plurflankan komercan sistemon. Li diris ankau, ke Chinio kiel
antaue subtenos kaj akcelos la procezon de APEK por profundigi kunlaboron
de aliaj membroj cele reciprokan utilon.
La
chi-foja dutaga konferenco plene kaj profunde diskutos pri la temo
"Konstrui partnerajn rilatojn en la estonteco por la varia
mondo".
La
21-an la gvidantoj de ghiaj membroj aprobos "Deklaron de la
Gvidantoj de APEK."
|