Unua-pagho >> Aktualajhoj


Hu Jintao respondis demandojn de raportistoj pri homporta kosmoshipo kaj aliaj aferoj

    En la 21-a de oktobro Hu Jintao, prezidanto de Chinio, en la gazetara konferenco okazinta post fermo de la 11-a neoficiala konferenco de la gvidantoj de membroj de APEK, faris respondon pri procezo de la reformado kaj malfermo de Chinio, SARS-epidemio, homporta kosmoshipo kaj proporcio por intershangho de Renminbi kaj aliaj monoj.

    Kiam oni demandis Hu Jintao, kio estas la plej chagrena afero post lia prezidantigho, li tushis la epidemion SARS. Li diris: "Kiam la malsano atakis nian popolon kaj forrabis la vivon de pli ol cent homoj, kiel gvidanto de la lando, mi korshirighis."

    Hu Jintao diris, ke la nova estraro de Chinio unuanime organizis la popolon por batali kontrau la epidemio kaj sukcesis en tiu periodo. Ni resumas sperton el la neatendita SARS. Ni klopodas por ke nia socio harmonie disvolvighu. Ni precipe plifortigos sistemon de publika higieno kaj plibonigos sistemon kontrau neatendita okazajho.

    Pri la jhus sukcese lanchita kosmoshipo Shenzhou-5 Hu Jintao diris: "Chinio lanchis la homportan kosmoshipon kun la celo ekspluati kaj pace utiligi la spacon por la bono de la homaro. Por chi tiu homporta flugado ni posedas la bazan teknikon de homporta kosmovojagho. Ni faris la sciencan eksperimenton inkluzive de spaca vivo, spaca materialo, spaca chirkauajho kaj telesensa tekniko de spaco. Ni akiris gravan frukton en tiu kampo. Ni faros ankau plian provon."

    Pri la proporcio por intershangho de Renminbi kaj aliaj monoj Hu Jintao diris: "Ni konsideras, kiel Renminbi konverteblos en la kapitala konto sub la kondicho de evito de ekonomia risko. En la 3-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio ni jam faris detalan klarigon en la decido por plibonigi la merkatan ekonomion de socialismo." Li diris ankau, ke Hongkong kiel internacia financa centro ludis pozitivan rolon en ekonomia kaj financa reformado, kaj en la estonteco ghi daure ludos tiun rolon.