Unua-pagho >> Aktualajhoj


Rizvino antau 2000 jaroj trovita

    Lastatempe en tombo de Chang'an-ruino de Xi'an de Shaanxi-provinco chinaj arkeologoj trovis 26 kilogramojn da rizvino. Ghi estis farita en la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. -25 p.K.), tamen ankorau bonodoras. Nun rilata departemento ekzamenas ghian ingrediencon.

    La tombo, kie oni trovis la vinon, estis malkovrita en marto de 2003. En la tombo oni trovis multe da kontrauhumidaj braghoj, kaj en flanka chambro 17 bronzajhojn, 5 fajencajn potojn, 1 kranion kaj 101 jadajn pecojn.

    Chinio havas longan historion de vinfarado. La rizvino chi-foje elterigita estas plej bone konservita kaj plej multkvanta en la historio, kio ne nur prezentas nobelecon de la mortinto, sed ankau montras, ke la vinfara teknologio de Chinio jam maturighis antau 2000 jaroj. La rizvino estas grava por esplori la historion de la Okcidenta Han-dinastio, anktivan vinfaradon kaj vinkulturon.