Unua-pagho >> Aktualajhoj


Taiwan - nedisigebla parto de Chinio

    En la 17-a de novembro gvidanto de la Oficejo pri Taiwan-aferoj de la Shtata Konsilantaro de Chinio faris paroladon pri tio, ke la autoritatoj de Taiwan-provinco de Chinio kun Chen Shuibian kiel chefo provis dividi nian landon pere de referendumo kaj konstitucio.

    La parolado montras, ke lastatempe la autoritatoj de Taiwan-provinco de Chinio kun Chen Shuibian kiel chefo kune kun aliaj sendependigaj fortoj de Taiwan aktive agis por dividi Chinion. Ili provis enskribi en referendumo principon faciligantan sendependecon de Taiwan, kio preparas la leghon por ghia estonta sendependigho. Tio estas danghera divido, provoko kontrau la principo "Unu Chinio", damagho de rilatoj ambauflanke de la markolo Taiwan, kaj ankau influas la pacon de la Azi-Pacifika Regiono kaj serioze provokas kontrau la 1.3 miliardoj da chinoj. Lia ago foje refoje malobservas lian promeson: ne deklari sendependighon de Taiwan, ne shanghi la tiel nomatan landnomon, ne enskribi la diron "du landoj" en la konstitucion kaj ne antauenpushi referendumon pri sendependeco en lia regperiodo, kio tute montras ke li celas apartigi Taiwan disde Chinio. Hodiau li ankorau chikanas kaj trompas la mondan publikon kaj la popolon de Taiwan, ke lia ago estas kontraua al lia promeso.

    La parolado montras ankau, ke en la mondo trovighas nur unu Chinio kaj Taiwan estas nedividebla parto de Chinio, kies teritorio kaj suvereneco ne estas atenceblaj. Taiwan apartenas al la 1.3 miliardoj da chinoj ambauflanke de Taiwan-markolo, kiuj certe ne aprobas ajnan dividan agon. Kaj la sinteno de Chinio kaj ghia popolo estas klara kaj neshanghebla. Tiuj, kiuj provas apartigi Taiwan disde Chinio, estos atakataj de la 1.3 miliardoj da chinoj.