En
la 18-a de novembro Wu Yi, vicchefministro de Chinio, faris paroladon
antau tagmangho en rondtabla konferenco pri intelekta proprieto
organizita de la usona ambasadorejo en Pekino. Shi diris, ke Chinio
serioze atentas protekton de intelekta proprieto. Kvankam nun en
tiu flanko trovighas problemoj, tamen Chinio atentas ilin kaj klopodas
solvi ilin unu post alia, kaj pri tio la shtato havas firman volon.
Shi
diris, ke post 20-jara klopodo Chinio jam starigis protektan sistemon
de intelekta proprieto, kion konfesas la mondo. Kiel membro de la
Monda Organizo de Intelekta Proprieto, Chinio alighis al la Pariza
Konvencio pri Protekto de Industria Proprieto kaj la Madrida Interkonsento
pri Internacia Registro de Fabrikmarkoj, kio montras ke en protekto
de intelekta proprieto Chinio konektighis kun la mondo. Chinio tenis
sian principon insiste kaj ghisfunde batali kontrau la falsigaj
kaj pirataj agoj kaj faris rimarkindan progreson.
Pri
la komercaj rilatoj inter Chinio kaj Usono Wu Yi diris, ke Chinio
kaj Usono estas la plej grandaj disvolvighanta kaj disvolvighinta
landoj, kaj la du flankoj montras grandan interkompletigon en la
ekonomia disvolvigho, kaj disvolvigho de la komercaj rilatoj de
la du landoj profitigas la du flankojn. Shi esperas, ke Chinio kaj
Usono konvene traktos konflikton de la komercaj rilatoj inter si
por solida disvolvigho.
|