Unua-pagho >> Aktualajhoj


Sukcesis prov-elektroproduktado de
la elektrejo de la Tri Gorghoj

    La 24-an de junio post sukceso de la unuaperioda akvokonservado kaj provnavigado tra la shipkluzo de la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero oni ricevis alian ghojigan informon: sukceso de prov-elektroproduktado de generatoraro n-ro 2.

    La elektrejo de la Tri Gorghoj kun la plej granda povo de elektroproduktado en la mondo havas 26 generatorarojn kun kapacito de 700 mil kilovattoj kaj chiujare povas produkti 84.7 miliardojn da kWh da elektro. Ghis la fino de 2003 la elektrejo produktos 5.5 miliardojn da kWh da elektro per 4 generatoraroj. La sukceso de elektroproduktado montras, ke post respektiva plenumado de provado de elektrosenda, telekomunika, protekta kaj generatora sistemoj la konstruado de la Tri Gorghoj eniris en la periodon de komuna provado, kiu metis bazon por stabila kaj sekura komerca aktivado de elektroproduktado de la Tri Gorghoj.