Lopnur
situanta en la centro de la Europ-Azia Kontinento, che la orienta
fino de Taklimakan-dezerto de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono
kun seka klimato, malmultaj vegetaloj kaj malbonaj naturaj kondichoj
apartenas al mezvarma zono kaj vameta dezerta zono. Sed en la lastaj
tagoj linio da sovaghanseroj traflugis la regionon Lopnur, nomatan
"Senvivejo". Oni unuafoje vidis la scenon.
Kiam
laborantoj en la Historiajh-protekta Stacio de Loulan, situanta
nordokcidente de Lopnur, vidis tiujn sovaghanserojn, ili ghojkriis.
Same kiel tiuj laborantoj ankau jhurnalistoj, traveturantaj nokte
la regionon Lopnur, ekscitighis, ekvidinte 5 sovaghajn mongolajn
gazelojn. Lopnur estis vivohava antaue, sed nun seka kaj dezerta.
Kun tre seka klimato kaj solida sala tersurfaco ghi estas sterila,
tial oni ghin nomas "Senvivejo". La protekta stacio estas
chirkauita de tamarikoj kaj fragmitoj kaj apude kushas kelkaj sekaj
apenau koneblaj riveroj, kie en la lastaj jaroj la laborantoj ghoje
trovis spurojn de bestoj.
"Chi-junie,
en tiu loko ni trovis multajn akridojn," diris Jiao Yingxin,
laboranto de la protekta stacio. "Tiuj akridoj en grandeco
de duono de dika fingro manghis ech jam velkintajn tamarikojn."
En la lastaj jaroj la ekspedicia turismo kaj ekspluato de kalia
salo en tiu regiono influis la ekologian medion, kaj specialistoj
serioze atentas tie la sovaghajn bestojn.
|