Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio premiita pro konservo de kulturaj heredajhoj en la Azi-Pacifika Regiono

Guangyu-templo en Qiangang-vilagho kun pli ol 900 domoj konstruitaj ghenerale en Qing-dinastio (1644-1911).

    Lastatempe Guangyu-templo de Conghua, Guangdong-provinco, Chinio, gajnis la Pintan Premion de Unesko pri Konservo de Kulturaj Heredajhoj en la Azi-Pacifika Regiono, kio estas la unua fojo por Chinio gajni tian premion. Chi-jare 22 lokoj el 9 landoj de la Azi-Pacifika Regiono partoprenis la aktivadon. Krom Guangyu-templo gajnis premiojn ankau akvaj urbetoj sude de Yangzi-rivero (Zhouzhuang, Tongli, Luzhi, Nanxun, Wuzhen kaj Xitang de Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj), Historia Strato Canqiao de Shaoxing, Zhejiang-provinco, la Hongkonga Katolika Katedralo de Senpeka Koncipiteco kaj la Dalongdong-a Bao'an-templo de Taiwan-provinco.