Antau
nelonge respondeculo de la koncerna departemento de la Shtata Kontrola
Administracio de Manghajhoj kaj Medikamentoj de Chinio diris, ke
post pli-ol-6-monata penado Chinio jam plenumis sian esploradon
pri vakcino kontrau SARS kaj antau la fino de decembro ghi estos
provuzata en kliniko.
Antau
nelonge Chinio atingis gravan atingon en esplorado pri vakcino kontrau
SARS kaj difinis la patologiajn kaj imunologiajn normojn por taksado
de la vakcino. Fakuloj opinias, ke la vakcino povas esti provuzata
en kliniko por prijughi la kurac-efikon.
Chinaj
scienc-esploristoj preparis entute 1400 tubetojn da vakcino kontrau
SARS kaj faris kontrolon pri ilia kvalito, kaj krom tio ankau aliaj
20 mil tubetoj estas jam preparitaj por esti kontrolataj.
Sciencistoj
komencis la esploradon en julio de 2003. Ili per malgrandkvanta
vakcino imunigas simiojn, kiuj estis atakitaj de SARS-virusoj sed
ne ricevis gravajn simptomojn. La rezultoj de ekzameno kaj kontrolo
pri la anormala toksigho de bestoj konformas al la postuloj de la
"Reguloj pri la chinaj biologiaj produktajhoj". Oni injektis
al tiuj simioj grandkvantan vakcinon kaj en neniu de iliaj internaj
organoj okazis anormala reakcio.
La
supre menciita esplorado donis fidindan sciencan bazon por klinika
provuzado.
|