Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio planas kompletigi kurac-helpan sistemon por kamparanoj antau 2005

    En la 24-a de novembro, la chinaj ministerioj de civilaj aferoj, sano kaj financo decidis kompletigi kurac-helpan sistemon por helpi malrichajn kamparanojn kaj tiujn sen legha au kapabla vivtenanto, tiujn perdintajn la laborkapablon kaj tiujn maljunajn, kriplajn kaj neplenkreskintajn sen vivrimedoj.

    Jam en tiu chi jaro oni ekpraktikas la kurac-helpan sistemon, kiu perfektighos antau la jaro 2005.

    La lokaj registaroj starigas fonduson per monsumoj asignitaj de diversnivelaj financaj departementoj kaj mondonacoj de diversaj flankoj de la socio.

    Kaj nun en la loko, praktikanta la kurac-helpan sistemon, oni helpas tiujn malsanulojn pagintajn la tutan au partan kotizon, por ke ili ghuu la kooperan kurac-sistemon, kaj en la loko, ankorau ne praktikanta la sistemon, la registaro monhelpas tiujn gravajn malsanulojn, kiuj ne kapablas pagi la kuracan kotizon.