La
25-an de novembro 2003, s-ro Bakin trapasis la 100-jaran datrevenon
de sia naskigho. Li, literatura korifeo, nun estas vicprezidanto
de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco kaj prezidanto de la China Verkista Asocio. Komisiite
de ghenerala sekretario Hu Jintao kaj la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Chinio (KPCh), Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato
de la Politika Buroo de KPCh, vizitis lin en hospitalo.
Bakin
naskighis la 25-an de novembro, 1904. La de li verkitaj "La
Familio", "Printempo", "Autuno", "Nebulo",
"Pluvo", "Fulmo" kaj aliaj havas gravan lokon
en la literatura historio de Chinio. Liaj verkoj montras, kiel la
nova generacio strebas al la vero kaj lumo. Bakin estas ankau fama
literatura tradukisto kaj redaktoro. Li chinigis multe da alilandaj
literaturaj verkoj. La famaj chinaj revuoj "Literaturo"
kaj "Rikoltoj", redaktitaj chefe de li, elkulturis amason
da junaj verkistoj. Li proponis al la china legantaro multe da bonaj
literaturaj verkoj. Liaj verkoj estis elchinigitaj en multajn lingvojn.
De 1982 ghis 1985 li ricevis internacian honoran premion nome Dante
de Italio, honoran ordenon de Francio, honoran literaturan doktorecon
de la Hongkong-a Chinlingva Universitato kaj honoran membrecon de
la Usona Literatura kaj Arta Instituto.
Bakin
amas Esperanton kaj chiam subtenas la movadon. En 1930-1943 li chinigis
alilandajn Esperantajn literaturajn verkojn, kiaj "Danco de
Skeletoj", "La Floro de l' Pasinto", "La Morto
de Danton" kaj "Printempo en la Autuno". Li funkciis
kiel membro de la konsilantaro de la China Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto
de la China Esperanto-Ligo. En 1981 li estis elektita kiel membro
de la Honora Patrona Komitato de UEA. En 1981 li kune kun Hujucz,
Chu Tunan, Xie Bingxin kaj aliaj chinaj eminentuloj iniciatis la
societon "Amikoj de Esperanto". En 1982 li farighis honora
prezidanto de la Shanhaja Esperanto-Asocio. En 1986 li farighis
membro de la Honora Komitato de la 71-a UK. Nun li estas honora
prezidanto de la China Esperanto-Ligo. Liaj verkoj "La Familio",
"Frosta Nokto" kaj "Autuno en la Printempo"
estis jam esperantigitaj.
Antau
kelkaj tagoj la literatura rondo okazigis diversajn aktivadojn en
Pekino, Shanhajo, Chengdu kaj aliaj lokoj de Chinio por soleni la
100-jaran datrevenon de lia naskigho.
|