La
26-an de novembro, 2003, respondeculo de la Shtata Statistika Administracio
de Chinio diris, ke en 2003 la china nacia ekonomio kredeble kreskos
je 8.5%, kaj pro tio la totala enlanda produktovaloro superos 11000
miliardojn da juanoj, kio markas, ke la sinteza nacia forto de Chinio
suriros novan shtupon.
En
2003 kapricis la internacia situacio, surprizis SARS kaj Chinio
suferis de plurfojaj naturaj katastrofoj. Ghuste en tia situacio
la nacia ekonomio de Chinio daure kreskas rapide. En la unua trimestro
ghi kreskis je 9.9%, per kio ghi kreis novan rekordon de post 1997.
En la dua trimestro pro SARS kaj naturaj katastrofoj la nacia ekonomio
de Chinio kreskis nur je 6.7% kaj dank' al la kuna penado de la
sia popolo Chinio akiris grandan periodan venkon super SARS. En
la tria trimestro la nacia ekonomio de Chinio kreskis je 9.1% kompare
kun la sama periodo de la pasinta jaro.
Samtempe
kun la rapida kresko de la nacia ekonomio, en la ekonomia vivo de
Chinio aperis multe da ghojindaj aferoj: La rezervitaj monsumoj
de fremdaj valutoj superis 400 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj
la deponitaj monsumoj de loghantoj superis 10000 miliardojn da juanoj.
La kresko de la industria produktado estis la plej rapida de post
1995. La totala sumo de importo kaj eksporto superis tiun de la
pasinta jaro. La investado de fiksitaj kapitaloj estas plej granda.
Vendado de automobiloj estas rapida. Glate iris konstruado de la
Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, inghenierajho pri konduko de akvo
de sude norden kaj aliaj gravegaj inghenierajhoj. Kaj krom tio Chinio
sukcese lanchis la homportan kosmoshipon Shenzhou-5.
|