Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio oponas, ke Usono sola faras decidon

    La 27-an de novembro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio, diris, ke Chinio oponas, ke Usono malhelpas importi chinajn tekstilajhojn kaj konkludas, ke Chinio faras televidilan dumpingon al Usono. Chinio proponas trakti la komercan konflikton inter Chinio kaj Usono per egala dialogo.

    Antau nelonge Usono decidis malhelpi importi tri specojn da chinaj tekstilajhoj kaj post nelonge konkludis, ke chinaj entreprenoj dumpingas kolorajn televidilojn en Usono.

    Chinio jam montris sian malkontenton kaj oponon kontrau la decido de Usono. Chinio ankau rimarkis, ke en la lastaj tagoj usonaj gvidantoj kaj la usona registaro plurfoje montris, ke ili deziras fari diskutadon kun Chinio pri tiuj problemoj.

    Liu Jianchao diris, ke en la procezo de la disvolvigho de la ekonomi-komercaj rilatoj inter Usono kaj Chinio la konfliktoj estas normalaj kaj Chinio proponas solvi ilin per dialogo kaj interkonsiligho kaj la solflanka decido ne utilas al solvo de la problemoj.

    Dank' al penado de la du flankoj la ekonomi-komercaj rilatoj inter Chinio kaj Usono atingis grandan disvolvighon kaj jam farighis grava konsistiga parto de la rilatoj inter la du landoj. La kunlaboro utilas al la popoloj de la du landoj. Chinio deziras, ke la du landoj solvu la koncernajn problemojn per dialogo kaj interkonsiligho surbaze de la principoj de la Monda Komerca Organizo kaj tiuj de reciproka respekto kaj reciprokaj utilo kaj favoro por la sana disvolvigho de la ekonomi-komercaj rilatoj de Chinio kaj Usono.