La
1-an de decembro, 2003, s-ro Liu Mingkang, prezidanto de la Reguliga
Komisiono de Chinaj Bankoj, diris en la gazetara konferenco okazigita
de la Informa Oficejo sub la Shtata Konsilantaro, ke la chinaj bankoj
praktikos serion da gravaj rimedoj por stabile praktiki la pordmalferman
politikon, kiuj temas kiel jene:
La
china registaro
Difinos
4 pliajn regionojn, kie alilandaj bankoj rajtas entrepreni operaciojn
pri la china mono RMB, sed nun tiaj regionoj estas nur 9;
Nuligos
limigon al alilandaj bankoj en ilia servo al chinaj entreprenoj;
Mallevos
la postulon al la brachoj de alilandaj bankoj pri la sumo de cirkulantaj
kapitaloj;
Kuraghigos
alilandajn investantojn farighi akciuloj de la chinaj bankoj. Unuopa
alilanda banko povas havi 20% de la akcioj, sed antaue nur 15% kaj
la totala sumo de la alilandaj akciuloj estos permesata havi maksimume
25% de la akcioj;
Akcelos
la procedon de alilandaj automobilaj financaj kompanioj kaj ghis
nun Chinio jam akceptis peticion de 3 alilandaj entreprenoj pri
la entreprenado.
Tio
markas, ke la chinaj bankoj faris gravan pashon survoje de pordmalfermo.
|