La
2-an de decembro, respondeculo pri politikoj kaj leghoj de la Ministerio
de Kulturo de Chinio diris post altrangula kunsido pri kulturo kaj
civilizacio de la Azi-Europa Konferenco, ke Chinio jam ellaboris
projekton de "Legho pri Protekto de la Tradicia Popola kaj
Nacia Kulturo" kaj proponis ghin al la Konstanta Komitato de
la China Popola Kongreso por aprobo. La projekto metos leghan bazon
por protekti la idiomojn, kostumojn, teatrojn, naciajn morojn, kulturojn
kaj aliajn bushajn kaj nemateriajn kulturajn heredajhojn.
Li diris, ke ghi pritraktas protekton de la heredantoj, kulturaj
heredajhoj kaj koncernaj spiritaj kaj ekonomiaj rajtoj. Koncerne
la problemon, ke mankas heredanto de nemateriaj kulturaj heredajhoj,
Chinio antau chio registros la pereontajn nemateriajn heredajhojn
kaj poste decidos la shtatan financan helpon por protekti ilin lau
iliaj graveco kaj pereonteco.
Tio
apartenas al nova kampo de protekto de historiaj restajhoj, sed
la praktikado estas malfacila. La projekto difinis la leghan pozicion
de la nemateriaj kulturaj heredajhoj en la socia kultura vivo de
Chinio.
|