Unua-pagho >> Aktualajhoj


Generado de pursangaj nordorientaj tigroj en Chinio

    Antau nelonge la Tigra Ghardeno en Harbin, nordorienta Chinio, komencis generadon de pursangaj nordorientaj tigroj. Tio estas la unua fojo en Chinio speciale generadi pursangajn nordorientajn tigrojn per artefarita metodo.

    Nun la ghardeno decidis meti 6 tiajn tigrojn en parighon lau rezulto de ekzameno per DNA kaj faris areon kun 40 mil kvadrataj metroj kiel areon specialan por pursangaj nordorientaj tigroj.

    Fakuloj diris, ke la pursangaj nordorientaj tigroj estas fortaj lau la primitiva sovagheco, produktiveco, rezistpovo kontrau malsanoj kaj vivipovo en sovaghejo. La plano praktikata en la ghardeno celas generadi eminentajn nordorientajn tigrojn kun forta vivipovo en la sovaghejo kaj post tio oni lasos ilin en la naturon.