Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio oponas, ke usona delegacio cheestos la "enoficighan ceremonin en la 20-a de majo" en Taiwan

    La 18-an de majo Liu Jianchao, proparolanto de la china Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris al jhurnalisto, ke Chinio oponas, ke usona delegacio cheestos la "enoficighan ceremonion en la 20-a de majo" en Taiwan kaj pri tio la china registaro faris seriozan traktadon kun Usono.

    Liu diris, ke Usono decidis sendi delegacion al Taiwan por cheesti la "enoficighan ceremonion en la 20-a de majo", tio estas erara sugesto al la Taiwan-aj autoritatoj kaj malutilas al la stabileco de la Taiwan-a regiono. Chinio oponas kontrau tio.

    Liu diris ankau, ke la china registaro insistas, ke Usono devas firme teni la politikon pri unu Chinio, severe observi la tri komunajn deklarojn de Chinio kaj Usono, oponi kontrau sendependigho de Taiwan kaj firme teni sian promeson oponi kontrau la Taiwan-aj autoritatoj, kiuj intencas solflanke shanghi la nunan staton de Taiwan por sendependigho, atenteme kaj bone trakti la problemon de Taiwan kaj fari nenion malutilan al la interrilatoj inter Chinio kaj Usono kaj al la paco kaj stabileco de la regiono de Taiwan.