Unua-pagho >> Aktualajhoj


China kosmonauto transdonis flagon
de UN al Kofi Annan

    La 19-an de majo la china delegacio de homporta kosmonautiko vizitis la stabon de UN. La unua china kosmonauto Yang Liwei transdonis la flagon de UN portitan de la kosmoshipo Shenzhou-5 al Kofi Annan, ghenerala sekretario de UN.

    Wang Guangya, konstanta delegito de Chinio al UN, diris nome de la china registaro en la ceremonio, ke la unua homporta kosmonavigacio de Chinio portis flagon de UN, kio montris la firman subtenon de Chinio al UN kaj esprimis la firman volon de Chinio pace utiligi la eksteran spacon por krei felichon al la tuta homaro kaj ankau la aspiron de la china popolo al la paco kaj disvolvigho de la mondo. Esploro kaj paca utiligo de la ekstera spaco estas komuna deziro de chiuj popoloj kaj la china registaro volas pliigi sian kunlaboron kun UN kaj aliaj landoj sur tiu kampo.

    Kofi Annan dankis Chinion, ke ghi redonis la flagon de UN portitan de la kosmoshipo Shenzhou-5. Li diris, ke Yang Liwei portis tiun flagon en la spacon kaj redonis ghin al UN, kio montras la subtenon kaj konfidon de Chinio al UN kaj havas gravan signifon. UN havas fortan intereson por paca utiligo de la spaco. La unua homporta kosmonavigacio de Chinio estas granda sukceso de la china popolo kaj aliaj popoloj de la mondo. Annan admiris, ke Chinio donis firman subtenon al la celo kaj principo de UN dum longaj jaroj, kaj deziris novajn sukcesojn al la china homporta kosmonavigacio.