La
23-an de majo la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de Chinio
publikigis la blankan libron "Naci- regiona Autonomeco de Tibeto",
kiu rememoras kaj konigas la politikan, ekonomian kaj kulturan disvolvighon
kaj socian progreson de Tibeto en 40 jaroj de praktikado de la naci-regiona
autonomeco, por profundigi konadon de la internacia socio pri la
nacia politiko de Chinio kaj la vera stato de Tibeto.
Tio
estas la unuafoja publikigo de blanka libro fare de la china registaro
por speciale konigi la naci-regionan autonomecon en Tibeto.
La
blanka libro enhavas 12 mil chinajn ideogramojn kun "Prefaco",
"Fondigho kaj disvolvigho de la naci-regiona autonomeco en
Tibeto", "Naci-regiona autonomeco estas baza garantio
de la mastrigho de la tibeta popolo" kaj aliaj du partoj.
|