Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio prezentis labordokumenton pri la iraka problemo al la Konsilio de Sekureco de UN

    La 25-an de majo proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio Liu Jianchao diris en la regula gazetara konferenco, ke antau nelonge Usono kaj Britio prezentis al la Konsilio de Sekureco de UN projekton pri la iraka problemo. Li diris, ke Chinio estos ghoja, ke la Konsilio de Sekureco de UN aprobos novan rezolucion kaj la china registaro jam donis al la konsilio labor-dokumenton pri sia starpunkto.

    Chinio opinias, ke por solvi la irakan problemon, oni devas, unue, kiel eble plej rapide plibonigi la staton de sekureco en Irako, restauri la tiean pacon kaj stabilecon kaj helpi al la iraka popolo iri sur la vojon de la nacia rekonstruo kaj disvolvigho; due, defendi la politikan sendependecon kaj teritorian suverenecon de Irako por konstrui demokratian, pordmalferman kaj unuecan novan Irakon, amikan al la najbaroj; trie, helpi al Irako denove integrighi al la internacia socio kaj defendi la pacon kaj sekurecon de la Golfa Regiono; kvare, krei kondichojn por ke UN ludu gravan rolon kaj la internacia socio partoprenu la irakan rekonstruadon.

    Liu Jianchao konigis la principan starpunkton de Chinio pri la iraka problemo: unue, respekti la volon, decidon kaj memdecidan povon de la iraka popolo pri la perspektivo de la lando kaj kiel eble plej rapide realigi la celon "la iraka popolo regos Irakon"; due, solvi la irakan problemon kadre de UN, plene disvolvi la gravan rolon de UN en tiu problemo kaj subteni penadon de la ghenerala sekretario de UN kaj lia delegito en tiu problemo; trie, por fari decidon pri Irako la Konsilio de Sekureco de UN devas bone auskulti la opiniojn de Irako; kvare, alte taksi la interesojn de aliaj landoj en Irako kaj konsideri la racian prizorgon de ghiaj najbaroj kaj arabaj landoj; kvine, respekti, garantii kaj akceli la homajn rajtojn en Irako.