Unua-pagho >> Aktualajhoj


Wen Jiabao en la Tutmonda Konferenco por Redukti Malrichecon

    La Tutmonda Konferenco por Redukti Malrichecon, kiun iniciatis la Monda Banko kaj gastigis la china registaro, inaugurighis matene de la 26-a de majo, 2004, en la Shanhaja Internacia Konferenca Centro. Tio estas la unua mondskala sinteza konferenco por redukti malrichecon.

    La brazila prezidanto, tanzania prezidanto, uganda prezidanto kaj bangladesha chefministro cheestis la konferencon. Ghin cheestis ankau respondeculoj de la Monda Banko, Azia Disvolva Banko, Disvolva Programo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj. China chefministro Wen Jiabao cheestis la inauguron kaj faris paroladon.

    La nomita konferenco estas destinita por konigi al la internacia socio sperton de multaj disvolvighantaj landoj, inkl. de Chinio, pri redukto de malricheco kaj akceli realighon de la celo de jarmila disvolvigho de UN, kaj krom tio en la konferenco oni subskribos kelkajn kunlaborajn projektojn pri redukto de malricheco. La konferenco publikigos ankau “Shanhajajn Akordojn”.

    En la inauguro Wen Jiabao prezentis 5 proponojn de la china registaro: unue, krei pacan kaj stabilan internacian kaj enlandan medion; due, konstrui justan kaj racian novan internacian politikan kaj ekonomian ordon; trie, la evoluintaj landoj havas devon kaj respondecon pli multe helpi disvolvighantajn landojn; kvare, la disvolvighantaj landoj devas meti la atenton chefe sur siajn proprajn fortojn; kvine, internaciaj organizoj devas ludi pli grandan rolon en la mondskala redukto de malricheco.

    Wen Jiabao substrekis, ke la china registaro volontas doni malavaran helpon al la monda redukto de malricheco. Surbaze de la antaua mondonaco al la Afrika Disvolva Fonduso (50 milionoj da usonaj dolaroj) Chinio decidis donaci 30 milionojn da usonaj dolaroj al la Azia Disvolva Fonduso. Li diris ankau, ke la china registaro decidis donaci 20 milionojn da usonaj dolaroj al la Azia Disvolva Banko por fondi Specialan Fonduson por Redukto de Malricheco en Chinio kaj Regiona Kunlaboro.