La
26-an de majo Chinio, Rusio, Francio kaj Germanio faris revizion
de la projekto prezentita de Usono kaj Britio al UN pri regpotenca
redono al Irako, postulante, ke oni donu pli grandan autonomecon
al la provizora registaro de Irako.
Wang Guangya, konstanta
reprezentanto de Chinio en UN, donis tekston de propono al koncernaj
departementoj de UN kaj la propono estis subtenata de Rusio, Francio
kaj Germanio. Lau tiu propono, post la 30-a de junio, kiam la provizora
registaro de Irako transprenos la regpotencon, ghi rajtos decidi
restigi kaj foririgi alilandajn armeojn en Irako, kaj la tempo de
forlaso de la plurlanda armeo estu antau januaro de 2005.
La 24-an de majo Usono kaj
Britio prezentis novan projekton pri redono de la regpotenco, kiu
klare difinis, ke la 30-an de junio la alianca armeo redonos la
regpotencon al la provizora registaro de Irako kun postulo, ke la
plurlanda armeo daure restu en Irako, kaj en la projekto mankas
tempolimo, kiam la alilandaj armeoj devas forlasi Irakon.
La 26-an de majo la Konsilio
de Sekureco de UN faris fermitan interkonsilighon, dume oni faris
diskuton pri la china propono, subtenata de pluraj landoj. Antau
la diskuto Wang Guangya diris, ke la rezolucio de UN devas havi
difinon, ke la provizora registaro de Irako rajtas decidi, chu la
plurlanda armeo prokrastu sian restadon en Irako kaj chu ghi partoprenu
gravajn aktivadojn en Irako.
La china propono montras,
ke la provizora registaro de Irako rajtas gvidi la irakan armeon
kaj policon kaj la plurlanda armeo devas interkonsilighi kun la
provizora registaro de Irako pri aliaj aktivadoj escepte de memdefendo,
kaj ke la provizora registaro de Irako devas komplete praktiki sian
suverenecon en la politiko, ekonomio, nacia defendo, justico kaj
eksterraj aferoj.
|