Antau
nelonge la Shtata Normiga Administracio de Chinio publikigis, ke
ghi decidis establi nacian normigan laborgrupon por "elektronaj
markoj", kies tasko estas ellabori naciajn normojn de elektronaj
markoj kaj aliaj de Chinio.
"Elektronaj
markoj" estas chefa celo de la disvolvigho de la tekniko pri
automata distingado en la 21-a jarcento. Konforme al tio Chinio
metas sian tiun chi novan industrion en kadron de la regula kaj
normiga sistemo.
Pro
mankoj de stria kodo entreprenoj de multaj landoj serchas novan
perfektan informan projekton. Jen naskighis elektronaj markoj, utiligante
la teknologion de radi-frekventa identigo. Tiu teknologio estas
pli perfekta ol la stria kodo, char ghi estas akvoimuna, magnet-imuna,
kapabla rezisti kontrau alta temperaturo, efika en longtempa uzado,
distingebla en longa distanco kaj la markoj povas esti prisekretigitaj
kun granda kvanto da konservitaj datenoj korekteblaj. Ilia uzado
faros revolucian reformon al la komercado.
|