La
18-an de januaro la Ministerio de Sano de Chinio urghe anoncis,
ke chiuj lokoj de Chinio devas trejni fakajn medicinistojn pri la
scioj preventi kaj kuraci birdan gripon.
Antau
nelonge en iuj najbaraj landoj de Chinio okazis epidemio de birda
gripo (H5N1) kaj ie tiu malsano infektis ech homojn kaj eventuale
disvastighos inter la homoj. La birda gripo estas infekta malsano
de birdoj al homoj. Se ghi disvastighus inter la homoj, tio serioze
minacus la homajn sanon, sekurecon kaj la nacian ekonomion de Chinio.
Nun al la chinaj medicinistoj mankas scioj pri prevento kaj kuraco
de tiu malsano, tial oni urghe bezonas fari trejnadon.
La
ministerio postulas, ke la kuracistoj kaj flegistinoj devas posedi
fundamentajn sciojn pri prevento kaj kuraco de tiu malsano, diagnoza
normo, kuraca principo, procedo kaj bazaj postuloj de epidemia raporto,
koncernaj leghoj kaj reguloj. Laboratoristoj devas koni ankau regulojn
por ekzameni tiun malsanon.
|