Lastatempe
s-ro Li Deshui, direktoro de la Shtata Statistika Buroo de Chinio,
diris en la gazetara konferenco okazigita en la Informa Oficejo
de la Shtata Konsilantaro, ke lau nekompleta statistiko la enlanda
totala produktovaloro de Chinio en 2003 atingis 11669.4 miliardojn
da juanoj, je 9.1% pli multe ol en 2002. Tio estis la plej rapida
kresko de post 1997.
Kvankam atakita de SARS kaj pluraj naturaj katastrofoj en 2003 la
ekonomio de Chinio tamen evoluis rapide. Lau la nuna monshangha
proporcio la totala enlanda produktovaloro de Chinio en 2003 estis
1400 miliardoj da usonaj dolaroj kaj la pokapa -- pli ol mil usonaj
dolaroj.
|