Che
la 40-a datreveno de la fondigho de la diplomataj rilatoj inter
Chinio kaj Francio, china prezidanto Hu Jintao, invitite de franca
prezidanto Jacques Chirac, faris ofican viziton al Francio de la
26-a ghis la 29-a de januaro, 2004. Dum la vizito la du gvidantoj
refoje konfirmis profundan amikecon de la du landoj. Nun ilia partnera
rilato jam maturighis kaj farighis grava konsistiga parto de la
pliampleksaj partneraj rilatoj, t.e. interrilatoj inter Chinio kaj
Europo kaj tiuj inter Azio kaj Europo.
Fronte
al la profunda kaj komplika shanghigho de la internacia situacio,
surbaze de la daura praktikado de la komuna deklaro fare de la du
landoj en 1997, Chinio kaj Francio atingis komunan opinion en profundigo
de la chioampleksaj strategiaj partneraj rilatoj, konstruo de pli
sekura, diverseca kaj solidareca mondo.
Antautagmeze
de la 27-a china prezidanto Hu Jintao kaj franca prezidanto Jacques
Chirac faris intertraktadon en la Elysee-palaco kaj post tio subskribis
komunan deklaracion.
La
deklaracio diras, ke la du landoj
I. Dedichos grandan atenton al konstruo de plurflanka sistemo kaj
defendo de la kolektiva sekureco.
Je
tio la du landoj devas fari profundan esploradon pri reformado de
UN, inkl. de la internacia reguligo kaj aliaj koncernaj problemoj.
Ili decidis
Aktive partopreni pacdefendan aktivadon por la mondpaco;
Aktive limigi munician komercadon kaj preventi nuklean disvastigon;
Kontraustari chiaspecan terorismon.
II. Energie laboros por solvi la problemojn kun tutmonda signifo,
ili klopodos multe por
Daura disvolvigho,
Mediprotektado,
Ekvilibra internacia komerco kaj tutmondigho de reciproka utileco,
Kultura diverseco,
Daura kunlaboro en internacia interkonsento,
Sano kaj batalo kontrau aideso,
Kunlaboro en la sferoj de homrajtoj kaj konstruo de legha sistemo.
III. Profundigos la china-francajn interrilatojn.
La chioampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Chinio kaj Francio
metis solidan bazon por daura disvolvigho de la rilatoj inter la
du landoj kaj ili decidis marshi antauen kaj jam decidis jenan tendencon
de la disvolvigho:
Disvolvi ekonomian kunlaboron kaj intensigi la komercajn rilatojn,
Profundigi partnerajn rilatojn sur kampo de civila nukleo,
Profundigi kunlaboron en sciencoj, tekniko kaj kulturo,
Akceli la personan intershanghon.
|