Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio kontrau birda gripo

    La 29-an de januaro china chefministro Wen Jiabao prezidis kunvenon de la Shtata Konsilantaro de Chinio por preventi kaj kuraci birdan gripon. La kunveno emfazis, ke chiuj lokoj kaj koncernaj departementoj de Chinio devas observi la "Leghon de la China Popola Respubliko pri Animala Imunigo", strikte kunlabori kun aliaj departementoj, fari sciencan kaj leghan preventon kaj kuracon, komplete respondeci por la popolo kaj serioze efektivigi chiujn metodojn preventi kaj kuraci la epidemion.

    La kunveno decidis, ke por preventi kaj kuraci birdan gripon oni devas efektivigi jenajn 8 metodojn:

    1. En la lokoj, kie jam okazis birda gripo oni devas ghustatempe kaj ekzakte publikigi la epidemian staton lau difinita procedo kaj lau imuniga postulo kategorie mortigi la birdojn suferantajn de la epidemio, fari kompletan desinfektadon, rigoran izoladon, firmigi imunigon cele preventi disvastighon de la epidemio.

    2. En la lokoj, kie ankorau ne okazis la epidemio, oni devas senprokraste fari chiujn laborojn por preventi la epidemion, perfektigi urghajn anticipajn metodojn kontrau la epidemio kaj intensigi la kontroladon.

    3. Decidi la monsumon por la imunigo kaj publikigi la politikon pri kompensado.

    4. Intensigi la scienc-teknikan esploradon kontrau viruso de birda gripo kaj aranghi la produktadon, konservadon de la vakcinoj kontrau la virusoj de birda gripo kaj aktive disvolvi la internaciajn intershanghon kaj kunlaboron.

    5. Intensigi la kvarantenadon pri la importaj kaj eksportaj birdoj kaj iliaj produktajhoj cele preventi infektadon de la epidemio kaj forte batali kontrau kontrabando de la birdoj kaj birdaj produktajhoj.

    6. Serioze propagandi kaj disvastigi la sciojn pri prevento kaj kuraco de birda gripo.

    7. Fari chion eblan por preventi infektadon de birda gripo al la homoj.

    8. Intensigi konstruadon kaj perfektigon de la monitorado de la epidemia stato, kvarantena reto por kontroli la epidemion, fundamentaj instalajhoj pri animala imunigo kaj imunigistoj.

     Nun la koncernaj lokoj kaj departementoj faras chiu sian laboron kaj harmonie kunlaboras por efike preventi kaj kuraci birdan gripon.