Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio komencis projekton de malsekeja protektado

    La 2-a de februaro 2004 estas la 8-a datreveno de la Monda Malsekeja Tago. Por efike protekti la malsekejojn, la Shtata Forsta Administracio de Chinio komencis praktiki tiutage la "Tutlandan Projekton de Malsekeja Protektado".

    La projekto dauros de 2004 ghis 2030. Ghi enhavas tri partojn, t.e. ghenerala celo, konstrua dispozicio kaj gravaj punktoj de diversaj lokoj. Oni difinis 8 regionojn de malsekejoj, inkl. de tiu de Nordoriento kaj tiu de la Meza kaj Malsupra Baseno de la Flava Rivero. Oni planas malsaman konstruadon en malsamaj lokoj. Krom tio oni aranghis 5 gravajn programojn ekzemple tiu de malsekeja protektado, tiu de modelo de malsekejo daure utiligebla. Lau la projekto, ghis 2010 oni difinos 90 malsekejajn parkojn kaj asignos grandan monsumon por konstrui 225 malsekejajn parkojn. Ghis 2030 Chinio plenumos ekologian restauron de malsekejoj kun areo de 1.4 milionoj da hektaroj, konstruos 53 shtatnivelajn modelojn de protektado kaj racia utiligo de malsekejoj. Tiam Chinio havos 713 protektatajn malsekejojn kaj 80 el ili estos gravaj internaciaj malsekejoj, kaj pli ol 90% de la naturaj malsekejoj estos metitaj sub efikan protektadon.