Antau
nelonge la Shtata Oceanografia Buroo de Chinio publikigis, ke en
2003 plibonighis la media kvalito de multaj chinaj maroj kaj la
poluita areo evidente malpliighis.
En
la chinaj maroj la chefaj poluajhoj estas neorganika nitrogeno,
fosfato kaj plumbo, kiuj devenas chefe de la malpura akvo ellasita
de fabrikoj kaj popola vivo de urboj kaj la alia grava deveno de
la poluajhoj estas agrikultura grundo kun granda kvanto da kemisterko.
Respondeculo
de la Mediprotekta Departemento de la Shtata Oceanografia Buroo
de Chinio diris, ke en la lastaj jaroj plibonighis la mediaj protektado
kaj reguligado sur la tero kaj maroj de Chinio, kaj dank' al tio
reduktighis la malpurajhoj ellasitaj de riveroj en la marojn, kaj
plie en la lastaj jaroj la pluvokvanto malpliighis, krom tio la
nove konstruitaj akvomastrumaj konstruoj konservis grandan kvanton
da akvo en la supra baseno de la riveroj, pro kio la riveroj portis
malpli da akvo en la marojn kaj kompreneble la poluajhoj malpliighis.
Chio chi tio malpliigis la poluajhojn de la tero en la marojn.
Li
diris, ke en la estonteco Chinio daure alprenos efikajn rimedojn
por ke pli kaj pli bonighu la media kvalito de la chinaj maroj.
|