En
la 3-a de februaro s-ino Zhang Qiyue, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de la China Popola Respubliko, anoncis rajtigite
en la regula gazetara konferenco, ke la Duaronda Sesflanka Traktado
pri la Nuklea Problemo de la Popol-demokratia Respubliko de Koreio
komencighos en la 25-a de februaro en Pekino.
Shi
diris, ke la dato estis decidita surbaze de la interkonsiligho de
la traktantoj. Nun Chinio estas interkonsilighanta kun la aliaj
traktantoj pri la konkretajhoj por sukcesigi la traktadon.
En
la lasta tempo Chinio faris plurfojajn kontaktojn kaj intimajn interkonsilighojn
kun la aliaj traktantoj por daurigi la traktadon kaj efektivigi
pacan solvon de la problemo. Nun la traktantoj opinias, ke la kondichoj
por la duaronda traktado estas pretigitaj.
Zhang
kredis, ke la traktantoj pushos la duarondan traktadon al reala
progreso surbaze de reciproka respekto kaj egala interkonsiligho
maksimume montrante sincerecon kaj flekseblecon por kunlaboro. Sendube
la nuklea problemo de la Popol-demokratia Respubliko de Koreio estas
komplika kaj 2 au 3 traktadoj ne sufichos por solvi ghin. La baza
startpunkto de Chinio estas protekti la pacon kaj stabilecon de
la Korea Duoninsulo kaj efektivigi ghian sennukleecon. Chinio daure
klopodos por la celo kaj deziras al la traktado efektivan frukton.
La
unuaronda sesflanka traktado okazis de la 27-a ghis la 29-a de augusto
de 2003.
|