Unua-pagho >> Aktualajhoj


China sav-tachmento plenumis taskon kaj revenis la patrion

    Antau nelonge la china internacia sav-tachmento finis sian laboron en Bam de Irano, atakita de tertremo, kaj reflugis Chinion.

    Koncerna respondeculo de la China Sismologia Buroo diris, ke venkinte la trafikan malfacilon, lingvan baron kaj temperaturan diferencon, la china sav-tachmento bone plenumis sian taskon.

    Li diris, ke la china sav-tachmento naskighis la 27-an de aprilo, 2001, kaj de tiam ghi plenumis 4-foje taskojn en Chinio kaj eksterlande kaj la chi-foja tertremo en Irano estas la plej serioza. Li diris, ke atinginte Bam, la tachmento tuj sin jhetis en savadon. Ili laboris 46 horojn senripoze. Pro la aparta domstrukturo en Bam, multaj estis premitaj sub brikoj, shtonoj kaj tero kaj pro manko de fendoj ili malfacile postvivis. La chinaj savantoj ne trovis postvivinton, tamen 22 kadavrojn, kaj faris medicinan helpon al multaj vunditoj.

    La ministro de eksteraj aferoj de Irano alte taksis la laboron de la china kaj alilandaj sav-tachmentoj.

    La 26-an de decembro, 2003, Kerman-provinco de Irano estis atakita de 6.3-grada tertremo kaj la tertrema centro trovighis proksime de Bam, je 180 km. sudoriente de la provinca chefurbo. La china sav-tachmento atingis Bam la 28-an. Ghi estas la unua sav-tachmento de Azio, kiu atingis la katastrofitan lokon.